Daniel 1
Esperanto
1En la tria jaro de la regxado de Jehojakim, regxo de Judujo, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, al Jerusalem, kaj eksiegxis gxin. 2Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, regxon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon SXinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio.

3Kaj la regxo diris al Asxpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el la regxa idaro kaj el la nobelaro, li venigu 4knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por cxiu sagxajxo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la regxo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon HXaldean. 5Kaj la regxo destinis por ili por cxiu tago mangxajxojn de la regxa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finigxo ili estis komencontaj la servadon antaux la regxo. 6El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, HXananja, Misxael, kaj Azarja. 7La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn; kaj li donis al Daniel la nomon Beltsxacar; al HXananja, SXadrahx; al Misxael, Mesxahx; kaj al Azarja, Abed-Nego.

8Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la mangxajxoj de la regxo, nek per la vino, kiun cxi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesite ne malpurigi sin. 9Dio donis al Daniel favoron kaj simpation cxe la korteganestro. 10Kaj la korteganestro diris al Daniel:Mi timas mian sinjoron, la regxon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas mangxi kaj trinki; se li vidos, ke viaj vizagxoj estas malpli grasaj, ol cxe aliaj knaboj, viaj samagxuloj, tiam vi farus mian kapon kulpa antaux la regxo. 11Tiam Daniel diris al la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon, HXananjan, Misxaelon, kaj Azarjan: 12Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por mangxi legomojn, kaj por trinki akvon; 13poste montrigxu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj mangxas la mangxajxon de la regxo; kaj poste agu kun viaj servantoj laux tio, kion vi vidos.

14Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj. 15Post paso de la dek tagoj montrigxis, ke ili estas pli bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol cxiuj knaboj, kiuj mangxis la mangxajxon de la regxo. 16Tial la inspektisto forportadis ilian mangxajxon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn.

17Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri cxiuj libroj kaj sagxajxo, kaj Daniel estis ankaux kompetenta pri cxiaj vizioj kaj songxoj.

18Kiam pasis la tempo, kiun la regxo difinis por ilia venigo, la korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar. 19La regxo parolis kun ili, kaj el ili cxiuj trovigxis neniu egala al Daniel, HXananja, Misxael, kaj Azarja. Kaj ili komencis servadi antaux la regxo. 20Kaj koncerne cxiujn aferojn de sagxo kaj scio, pri kiuj la regxo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli sagxaj, ol cxiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno. 21Daniel estis tie gxis la unua jaro de la regxo Ciro.



Esperanto

Bible Hub

Ezekiel 48
Top of Page
Top of Page