Esperanto 1CXion cxi tion mia okulo vidis, Mia orelo auxdis kaj komprenis. 2Kion vi scias, mi ankaux scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi. 3Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo, Mi dezirus disputi kun Dio. 4Tamen vi komentarias malvere, Vi cxiuj estas senutilaj kuracistoj. 5Ho, se vi silentus, Tio estus sagxeco de via flanko. 6Auxskultu do mian moralinstruon, Kaj atentu la defendan parolon de mia busxo. 7CXu pro Dio vi volas paroli malveron, Kaj pro Li paroli falsajxon? 8CXu vi volas esti personfavoraj al Li, Aux pro Dio vi volas disputi? 9CXu estos bone, kiam Li esploros vin? CXu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon? 10Li certe vin punos, Se vi sekrete estos personfavoraj. 11CXu Lia majesto ne konfuzas vin? CXu ne falas sur vin timo antaux Li? 12Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj, Via bastionoj estas amasoj da argilo. 13Silentu antaux mi, kaj parolos mi, Kio ajn trafos min. 14Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj Kaj metu mian animon en mian manon? 15Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaux Li. 16Tio jam estos savo por mi, CXar ne hipokritulo venos antaux Lin. 17Auxskultu mian parolon Kaj mian klarigon antaux viaj oreloj. 18Jen mi pretigis jugxan aferon; Mi scias, ke mi montrigxos prava. 19Kiu povas procesi kontraux mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus. 20Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kasxos min antaux Via vizagxo: 21Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min. 22Tiam voku, kaj mi respondos; Aux mi parolos, kaj Vi respondu al mi. 23Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi? Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn. 24Kial Vi kasxas Vian vizagxon Kaj rigardas min kiel Vian malamikon? 25CXu Vi volas montri Vian forton kontraux desxirita folio? Kaj cxu sekigxintan pajleron Vi volas persekuti? 26CXar Vi skribas kontraux mi maldolcxajxon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco. 27Vi metis miajn piedojn en sxtipon, Vi observas cxiujn miajn vojojn, Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj; 28Dum mi ja disfalas kiel putrajxo, Kiel vesto dismangxita de tineoj. |