Esperanto 1Sagxa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne auxskultas moralinstruon. 2La frukto de la busxo donas al homo bonan mangxon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto. 3Kiu gardas sian busxon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian busxon, tiu pereas. 4La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satigxas. 5Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto. 6La virto gardas tiun, kiu iras gxustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon. 7Unu sxajnigas sin ricxa, havante nenion; Alia sxajnigas sin malricxa, havante grandan ricxecon. 8Per sia ricxeco homo savas sian animon; Sed malricxulo ne auxskultas atentigon. 9La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingigxos. 10Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas sagxon. 11Ricxeco rapide akirita malgrandigxas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multigxas. 12Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo. 13Kiu malsxatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita. 14Instruo de sagxulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto. 15Bona prudento placxigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata. 16CXiu prudentulo agas konscie; Sed malsagxulo elmontras malsagxecon. 17Malbona sendito falas en malfelicxon; Sed sendito fidela sanigas. 18Malricxa kaj hontigata estos tiu, kiu forpusxas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata. 19Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsagxuloj estas deturni sin de malbono. 20Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron. 21Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono. 22Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo. 23Multe da mangxajxo estas sur la kampo de malricxuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco. 24Kiu sxparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaux lin punas. 25Virtulo mangxas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon. |