Esperanto 1Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsagxulo. 2Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita. 3Ne fortikigxos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne sxanceligxos. 4Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj. 5La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico. 6La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la busxo de virtuloj ilin savas. 7La malvirtuloj renversigxos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte. 8Oni lauxdas homon laux lia sagxo; Sed perversulo estos hontigita. 9Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu sercxas honoron, sed al kiu mankas pano. 10Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela. 11Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu estas malsagxulo. 12Malvirtulo sercxas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton. 13Per siaj pekaj vortoj kaptigxas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero. 14Per la fruktoj de sia busxo homo bone satigxas; Kaj laux la merito de siaj manoj homo ricevas redonon. 15La vojo de malsagxulo estas gxusta en liaj okuloj; Sed sagxulo auxskultas konsilon. 16Malsagxulo tuj montras sian koleron; Sed sagxulo ignoras ofendon. 17Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas gxusta, Sed falsama atestulo trompon. 18Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de sagxuloj sanigas. 19Parolo vera restas fortike por cxiam; Sed parolo malvera nur por momento. 20Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed cxe la pacigantoj estas gxojo. 21Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono. 22Abomenajxo por la Eternulo estas busxo mensogema; Sed kiuj agas laux vero, tiuj placxas al Li. 23Sagxa homo kasxas scion; Sed la koro de malsagxuloj elkrias malsagxecon. 24La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon. 25Zorgo en la koro de homo gxin premas; Sed amika vorto gxin gxojigas. 26Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas. 27Maldiligenteco ne pretigos al si mangxon; Sed homo diligenta havas ricxecon. 28Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj gxi estos ebenigita kontraux morto. |