Esperanto 1Sagxa virino konstruas sian domon; Sed malsagxa detruas gxin per siaj manoj. 2Kiu iras la gxustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malgxustan, tiu Lin malestimas. 3En la busxo de malsagxulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la busxo de sagxuloj ilin gardas. 4Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj. 5Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn. 6Mokanto sercxas sagxecon kaj gxin ne trovas; Sed por sagxulo la sciado estas facila. 7Foriru de homo malsagxa; CXar vi ne auxdos parolon de sagxo. 8La sagxeco de sagxulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsagxeco de malsagxuloj estas trompigxado. 9Malsagxuloj sxercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro. 10Koro scias sian propran malgxojon; Kaj en gxia gxojo ne partoprenas fremdulo. 11Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros. 12Iufoje vojo sxajnas gxusta al homo, Kaj tamen gxia fino kondukas al la morto. 13Ankaux dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de gxojo estas malgxojo. 14Laux siaj agoj mangxos homo malbonkora; Kaj homo bona satigxos per siaj faroj. 15Naivulo kredas cxiun vorton; Sed sagxulo estas atenta pri sia vojo. 16Sagxulo timas, kaj forklinigxas de malbono; Sed malsagxulo estas incitigxema kaj memfidema. 17Malpacienculo faras malsagxajxojn; Kaj malbonintenculo estas malamata. 18Naivuloj akiras malsagxecon; Sed sagxuloj estas kronataj de klereco. 19Malbonuloj humiligxos antaux bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaux la pordego de virtulo. 20Malricxulo estas malamata ecx de sia proksimulo; Sed ricxulo havas multe da amikoj. 21Kiu malsxatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malricxulojn, tiu estas felicxa. 22CXu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas cxe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn. 23De cxiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco. 24Propra ricxeco estas krono por la sagxuloj; Sed la malsagxeco de la malsagxuloj restas malsagxeco. 25Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon. 26En la timo antaux la Eternulo estas forta fortikajxo; Kaj Li estos rifugxejo por Siaj infanoj. 27La timo antaux la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto. 28Grandeco de popolo estas gloro por regxo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton. 29Pacienculo havas multe da sagxo; Sed malpacienculo elmontras malsagxecon. 30Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj. 31Kiu premas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malricxulon. 32Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita; Sed virtulo ecx mortante havas esperon. 33En la koro de sagxulo ripozas sagxo; Kaj kio estas en malsagxuloj, tio elmontrigxas. 34Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn. 35Favoron de la regxo havas sklavo sagxa; Sed kontraux malbonkonduta li koleras. |